Poreč - Parenzo - Ĉiĉerono


 

Poreč - Parenzo - Ĉiĉerono

Esperanto




Urbomapo
Ĉiĉerono
Baziliko
Du Sanktuloj
Eleŭterio
Franciskana
Insulo
Kanonika
Parenzana
Romanika
Teatro
Urbodomo
Žatika
Kontakto

HOME



Poreč urbo de mozaikoj - inaŭgura tabulo je la enirejo PorečonPoreč (prononcu: poreĉ), itallingve: Parenzo (prononcu: parenco) estas urbeto lokita je la okcidenta marbordo de Istria duoninsulo.

Origine, ĉe la duoninsuleto de la hodiaŭa urbetto, je ĝia okcidenta parto,  t.e. okcidente de la strato Cardo Maximus, egzistis prahistoria, probable fiŝkaptista, kolonio. Post okupiĝo de Istrio en la dua jc. antaŭ Kristo, Romianoj  tie ĉi starigis militan fortikaĵon (castrum) kiu fariĝos bazo de estonta urbo.

Post disfalo de la Romia imperio viciĝas aŭtoritatoj de Ostrogotoj, Francoj, Venecianoj, kaj post disfalo de Venecio, mallongdaŭre Napoleono regnis Istrion, sekvis Aŭstria aŭtoritato, Itala regno tra du Militoj, poste Jugoslavio kaj fine Kroatio.

Ĝis hodiaŭ estis konservita strukturo de la origina plano de la fortikaĵo per ĉefa strato (Decumanus) kiu estendiĝas de oriento (enirejo urben) ĝis okcidento kaj ĉefa  transversa  strato (Cardo Maximus) direkto sud-norde. Stratkruciĝo de la ĉefa kaj flankaj stratoj formiĝis insulae t.e. insuloj aŭ kvartaloj  kies strukturon ankoraŭ hodiaŭ oni facile rekonas.

De el la placo de la romia urbo (hodiaŭ: Marafor), per kelkaj ŝtupoj oni iris al pli alta spaco kie estis lokumitaj temploj kaj aliaj publikaj konstruaĵoj. Antaŭ nelonge elfosoj alportis al taglumo masivajn ŝtonajn tabulojn per kiuj la placo estis kovrita.

Hodiau oni povas vidi en Poreč (Parenzo) plurajn palacojn el venecia epoko (3-a - 18-aj. jc.), kaj postaj aŭstria. Centra Poreča monumento ĉiuokaze estas komplekso de Eŭfrazia Baziliko (mezo de la 6-a jc) enlistigita en liston de monda heredaĵo sub la protekto de UNESCO. Tiu triabsida konstruaĵo influis la postan konstruadon de preĝejoj, ne nur en Istrio, sed pli vaste.

Parolante pri Poreč (Parenzo), oni devas certe mencii ĝian unuan episkopon Maŭron kiu finis sian vivon per  martireco  ie en la dua aŭ la tria jarcento. Hodiaŭ li estas patrono de Poreč (Parenzo) kaj lia figuro prezentiĝas je la ĉefa mozaiko de la Baziliko.

Tiun malgrandan ĉiĉeronon mi kompiliks kiel helpo al interesuloj pri vizito de Poreč(Parenzo), kaj kiel helpo al pli junaj gekolegoj ĉiĉeronoj. Mi esperas ke ili trovos interesajn informojn utilajn por ilia servo de ĉiĉeronado.

La ĉiĉerono estas nek kompleta nek integra. Ĝin mi prilaboros por fini antaŭviditajn temojn kaj riĉigi ĝin per novaj fotoj. Mi esperas ke gekolegoj ĉiĉeronoj sekvos mian ekzemplon,  kompletigos temon, kaj komencos kompili similajn ĉiĉeronojn por lokoj kiuj estas al ili plej proksimaj kaj plej karaj. Mi estos dankema al ĉiuj sugestoj, novaj ideoj, proponoj kaj kritikoj.

Trampuh Marčelo

KOMENCA   PAĜO     Portalo de Zagrebaj Esperantistoj